show episodes
 
Loading …
show series
 
Interparolo kun la plej konata muzikeldonisto de Esperantujo Verŝajne estas malmultaj Esperantistoj kiuj ne konas Vinilkosmon, la plej gravan eldonejon por Esprerantlingva muziko. Flo Martorell estas ĝia fondinto ek dumjardeka estro. Ni parolas pri la historio de Vinilkosmo, pri la muzikindustrio ĝenerale kaj la Esperantlingva muziko speciale.…
  continue reading
 
Ĉu Eŭropo bezonas geostrategion? Dum jardekoj ni Eŭropanoj ĝuis tempon de paco tute neglektante la eblon ke iam iu atakus nin de ekstere. Tiu eblo plejmalfrue ekde februaro 2022 estas nekontestebla. Kiel reagi al tio kaj kiel aspektu defenda strategio Eŭropa. Tion ni priparolas kun spertulo.Από τον Eva & Johannes
  continue reading
 
Pri la vivo de profesia aktoro Nia ĉi-epizoda gasto al ni rakontas pri siaj spertoj fariĝi kaj vivi kiel profesia aktoro. Ni ekscias kiel oni fariĝas profesia aktoro kaj kiel oni ricevas rolojn. Pri la diferenco inter filma kaj teatra aktorado kaj la rilato de la aktoro kun siaj roloj.Από τον Eva & Johannes
  continue reading
 
La fascino de belaj ŝtonoj kaj la fizikaj klarigo pro la aspekto Ni ĉiuj konas gemojn. Ili estas ŝtonoj, kiuj fascinas pro la koloreco kaj la strukturoj. Ni parolas kun nia gasto pri tio kio estas gemoj, kaj kial ili aspektas kiel ili aspektas. Pro tio ni ankaŭ klarigas fizikajn esplormetodojn por esplori gemojn.…
  continue reading
 
Ofte divorcantaj geedzaj paroj longege batalas en juĝeja proceso pri la postgeedzecaj reguloj. Tio plejofte ĉiujn envolvintojn – speciale la infanojn – longe streĉas kaj suferigas. Problemo ofte estas la malemo de la paro sobre interparoli. Mediado povas helpi en tio. Ni parolas kun nia gasto – profesia mediatorino – pri ŝiaj spertoj kun la profesi…
  continue reading
 
Rakontoj pri la praktiko de esplorado de afrikaj lingvoj Nia ĉi-epizoda gasto estas lingvosicencistino kiu science surloke esploris lingvojn de specifa regiono de Angolo. Ni ekscias, kiel tiuj esploroj surlokaj en la praktiko funkcias. Kiel oni intervjuas la parolantojn, distingas variantojn de la lingvoj, ke – ankaŭ grava demando – kiel oni surlok…
  continue reading
 
Interparolo pri novaj konceptoj por la urba ekosistemo Ĉiuj ŝatas arbojn kaj parkojn en la urboj. Ili ne estas nur agrablaĵoj sed pli kaj pli necesaĵoj por la urba ekosistemo. Samtempe ili ankaŭ alportas riskojn por la urbo kaj ties enloĝantoj. Ni priparolas tiun temon kun spertulo.Από τον Eva & Johannes
  continue reading
 
Interesa ekzemplo de frua uzado de moderna ventenergio Ventenergio estas tradicia energifonto. Tradicie oni uzis la ventforton por mueli grenojn. Unu pioniran projekton por uzi ventenergion en la moderna tempo ni priparolas in tiu ĉi epizodo kun nia gasto.Από τον Eva & Johannes
  continue reading
 
Personaj spertoj enmigri en alian landon Enmigri en alian landon estas afero, kiu ofte okazas kaj dum la tuta homara historio ofte okazis. Por la koncernaj homoj estas kutime vivdifina paŝo. Ni parolas pri tiu temo kun nia gasto Margaret, kiu poldevena kiel junulino enmigris Francion.Από τον Eva & Johannes
  continue reading
 
Ĉu simple la foresto de religio? Ni parolas kun du reprezentantoj de ATEO la Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo pri ateismo. Ĉu temas nur pri la foresto de religioj. Kion diras ateistoj pri la anstataŭigo de taskoj de la eklezioj? Kio pri la valoroj de socio? Tiajn kaj aliajn demandojn ni diskutas en la epizodo. Ligilo ATEO – Ateista Tutmonda Espe…
  continue reading
 
Kiel loĝas nuntempe en Aŭstrio infanoj kaj junuloj kiuj iakiale ne povas loĝi kun la gepatroj Ni ĉiuj jam aŭskultis pri orfejoj kaj havas la imagon ke estas granda kvazaŭ junulargastejo kie multegaj infanoj aŭ junuloj loĝas. Ni priparolas kun nia hodiaŭa gasto kiel tio funkcias en la moderna Aŭstrio nuntempe.…
  continue reading
 
Iomete pri la aktualaĵoj de artefarita inteligenteco En la pasintaj monatoj ekestis sufiĉe multe da diskuto pri novaj evoluoj en la kampo de artefarita inteligenteco. Ni diskutas tiujn evoluojn kaj la demandon ĉu artefarita inteligenteco estas fakte inteligenteco.Από τον Eva & Johannes
  continue reading
 
Rapida urba trafiko publika Ĉiuj grandaj urboj ne funkcius sen efika publika urba trafiko. La metroo estas unu el la gravaj konceptoj de ĝi. Ni diskutas kio estas metroo, kiel ĝi distingiĝas de aliaj trafikiloj kaj kiel kaj kial ĝi ekestis. Ni tion priparolas fokuse al la ekzemploj de Londono, Novjorko kaj Berlino…
  continue reading
 
Nekutima mallonga epizodo pro la nuna situacio Fakte ni planis kutiman epizodon pri interesa temo, sed pro la nuna situacio ni ne povas koncentriĝi bone pristudi ĝin. Tamen ni volas elsendi ion, ĉar ni en la sekvaj semajnoj pro niaj personaj planoj ne povos. Do ni iomete parolis pri la nuna situacio kaj niaj sentoj pri ĝi.…
  continue reading
 
Nova kosma teleskopo survoja al novaj klopodoj kompreni la universon En nia kvazaŭa serio pri esplorado de la kosmo ni ci-foje parolas pri freŝe lanĉita James Webb teleskopo. Kia ĝi estas, kial oni konstruis ĝin. Kion oni esperas per ĝi ekscii. Ligiloj La oficiala retejo de la James Webb teleskopo Spektinda (anglalingva) filmeto pri la teleskopo…
  continue reading
 
Ĉu vere lingvoinstruado en bazlerneja aĝo estas tiom taŭga, kiel oni ofte aŭdas? Kiel kaj en kiaj kondiĉoj infanoj kapablas tiom rapide perfekte lerni lingvojn? Ĉu simple sufiĉas ekinstrui en tre frua aĝo? Ni parolas pri tio kun lingvoinstruistino Zsófia Kóródy.Από τον Eva & Julia & Johannes
  continue reading
 
Flugtransportiloj malpli pezaj ol aero Oni ofte forgesas la grandan eŭforion kion aerŝipoj en la pasinteco kaŭzis. Estis konstanta plantrafiko interkontinenta pere de aerŝipoj dum la intermilita tempo. Ni rakontas la historion de la aeraj gigantuloj kaj pripensas eblan ilian estontecon.Από τον Eva & Johannes
  continue reading
 
Pensoj pri la nova IPCC raporto La plej grava defio de la homaro – la nova IPCC raporto klare diras, ke fakte ne plu restos tempo por agi. Ni iomete pripensas la esencon de la raporto kaj pripensas la konsekvencojn. Ligiloj La IPCC La interaga mapo de la IPCCCΑπό τον Eva & Johannes
  continue reading
 
La malsamaj variantoj de kolorvidkapablo Pli ol 10% de ĉiuj viroj ne povas distingi ĉiujn kolorojn kiel la resto de la homoj. Kio pri la virinoj. Ni parolas pri la variantoj de la kolorvidkapaplioj, kiel funkcias la okulo kaj la kolordistingo, kaj kio funkcias ne same bone ĉe kelkaj homojΑπό τον Eva & Johannes
  continue reading
 
La kodo per kiu la kosmo rakontas pri siaj nuntempo kaj historio Kiel ni scias tiom multajn detalojn pri tiom nekredeble foraj objektoj en la universo? Kiel oni scias kio okazis tiom frue en la historio de la universo? Ni parolas pri la manieroj legi la signalojn de la kosmo kaj pri la homoj, kiuj kiel la unuaj malkovris kaj komprenis tiujn signalo…
  continue reading
 
Niaj spertoj pri la lerta hejmo Oni ofte aŭdas pri la lerta hejmo ekzemple lertaj fridujoj. Ni ekde tri jaroj iom post iom konstruas nian propran lertan hejmojn kun utilaj aŭtomatigoj. Ni parolas pri niaj spertoj kaj niaj solvoj kaj uzoj de la lerta hejmo Ligilo Retejo de Home-AssistantΑπό τον Eva & Johannes
  continue reading
 
La historia aŭ ĉu eble estonta maniero vojaĝi transatlantike Dum jarcentoj la nura vojaĝmaniero transatlantika aŭ ĝenerale transoceana estis la ŝipo. Tiaj ŝipoj estas ne kompareblaj kun la nuntempaj krozŝipoj aŭ plezurŝipoj, sed pri ŝipoj konstruataj por transoceana vojaĝado. Estas multaj historioj rakontindaj pri la temo, do eĉ se ni kelkajn nur s…
  continue reading
 
Konservejo por semoj de plantoj Ekzistas multaj semaj bankoj. Konservejoj por semoj de plantoj. Kial oni bezonas ilin kaj kiel ili funkcias. Kie ili situas kaj kiu financas ilin. Tiajn demandojn ni priparolas. En la dua duono ni priparolas la historion de la invento de genaj bankoj, kaj batalo inter scienco kaj pseŭdoscienco survoje tien.…
  continue reading
 
La eble plej longa rivero de la mondo La Nilo ebligis la antikvan kulturon de Egiptio, la unua ŝtato de la mondo. Multaj demandis sin, de kie venas la granda rivero. En la pasinta tempo oni ekprovis malsovaĝigi la riveregon kaj nuntempe pri tio estas konfliktoj inter la ĉenilaj ŝtatoj.Από τον Eva & Johannes
  continue reading
 
De Saljut I ĝis Tiangong – homa loĝado en la orbito Post la atingo de la luno la du pioniraj nacioj de kosmoveturado komencis provi loĝigi homojn en la orbito. Tio utilis por havi sciencajn ekkonojn pro medicino, materialscienco, la tero, la suno kaj la universo. Ni rakontas la historion de kosmostacioj de la komenco ĝi nun. Ni trasaltas la ISSn ĉa…
  continue reading
 
La reguloj eksterteraj Jam ekde pli ol 60 jaroj homoj sendas objektojn al la kosmo. Intertempe estas sufiĉe multe da trafiko sur la gravaj orbitoj. Sed kiaj estas la reguloj kaj la leĝo en la kosmo. Ĉu ĉiu rajtas fari tie ĉion ajn. Ni parolas pri la kontraktoj el kiu konsistas nun la kosma leĝo, pri la disputoj kaj pli aliaj kuriozaĵoj de kosma leĝ…
  continue reading
 
Loading …

Οδηγός γρήγορης αναφοράς